James Wolfe

La morto de la Generalo Wolfe de Benjamin West

Generalo James Wolfe (2a Januaro 1727 – 13a Septembro 1759) estis oficiro de la Brita Armeo, konata pro sia trejn-reformoj sed rememorita ĉefe pro sia venko super la francoj ĉe la Batalo de Kebeko en Kanado en 1759. La filo de elstara generalo, Leŭtenant-Generalo Edward Wolfe, li estis ricevinta sian unuan mision tre juna kaj faris etendan servon en Eŭropo dum la Milito de Aŭstria Sukcedo. Lia servo en Flandrio kaj en Skotlando, kie li partoprenis en la nuligon de la Dua jakobita ribelo, alvokis atenton de liaj superuloj. Lia kariero estis haltigita de la Pactraktato de 1748 kaj li pasis multe de la venontaj ok jaroj enkazerne ĉe la Skotaj Altaj Teroj. Li iĝis leŭtenant-kolonelo kiam li estis ankoraŭ 23jaraĝa.

La eksplodo de la Sepjara Milito en 1756 havigis al Wolfe novajn oportunojn por karieravanco. Lia partopreno en la malsukcesa atako kontraŭ Rochefort en 1757 kondukis al William Pitt nomumi lin vic-komandanto de ekspedicio por kapti la Fortikaĵon de Louisbourg. Sekve de la sukceso de tiu sieĝo de Louisbourg en 1758, li iĝis komandanto de trupo kiu navigadis la fluejon de la Rivero Sankta Laŭrenco por kapti Kebekon. Post sieĝo Wolfe venkis super la franca truparo sub estreco de Louis-Joseph de Montcalm kio permesis la britajn fortojn kapti la urbon. Wolfe mortiĝis dum la Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo pro vundoj el tri muskedaj kugloj.


Developed by StudentB